Fenomenologio de la Spirito

Phänomenologie des Geistes
skribita verko • kreema verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Georgo Vilhelmo Frederiko Hegelo
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1807
Loko Bamberg
Ĝenro filozofioeseo
vdr
Titolpaĝo de Phänomenologie des Geistes.

Phänomenologie des Geistes (Fenomenologio de la Spirito, 1807) estas plej grava, plej amplekse studita filozofia verko de Georg Wilhelm Friedrich Hegel. Ĝi estis la unua verko de Hegel, kaj ĝi priskribas la trietapan dialektikan vivon de spirito. La titolo povas esti tradukita ĉu Fenomenologio de SpiritoFenomenologio de la Menso, ĉar la germana vorto Geist havas ambaŭ signifojn. La libra labora titolo, kiu aperis ankaŭ en la unua eldono, estis Scienco de Sperto de Konscio. Ĉe ties komenca publikigo, ĝi estis identigita kiel Parto Unu el la projektita "Sistemo de Scienco", el kiu Scienco de Logiko estis la dua parto. Pli malgranda verko, titolita Filozofio de Spirito (tradukita ankaŭ kiel "Filozofio de Menso"), aperas en la verkaro de Hegel nome Enciklopedio de la Filozofiaj Sciencoj, kaj rakontas laŭ pli mallonga kaj iome pli ŝanĝita formo la ĉefajn temojn de la origina Fenomenologio.

Fenomenologio estis la bazo de la posta filozofio de Hegel kaj markis gravan disvolvigon en la germana ideismo post Kant. Koncentrite al temoj kiaj metafiziko, epistemologio, fiziko, etiko, historio, religio, percepto, konscieco, kaj politika filozofio, Fenomenologio estas la verko kie Hegel disvolvigas siajn konceptojn de dialektiko (inklude la dialektikon mastro-sklavo), kaj de absoluta ideismo, etika vivo, kaj Aufhebung. La libro havis profoundan efikon sur okcidenta filozofio, kaj "estis laŭdita kaj akuzita pro la disvolvigo de ekzistadismo, komunismo, faŝismo, teologio pri dimorto, kaj historiisma neniismo."[1]

La Mastro–sklavo dialektiko (en germana: Herrschaft und Knechtschaft) estas la nomo de fama fragmento kiu troviĝas en Fenomenologio de la Spirito. Ĝi estas tre amplekse konsiderata kiel ŝlosila elemento en la filozofio de la 20a jarcento kaj influis super multaj postaj filozofoj.

  1. Pinkard, Terry. Hegel's Phenomenology: the Sociality of Reason. Cambridge: Cambridge University Press, 1996. 2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy