Ferdinand Emmanuel Edralin MARCOS (11-an de septembro 1917 - 28-an de septembro 1989) estis filipina advokato kaj politikisto, 10-a filipina prezidento (1965 - 1986) kaj 4-a ĉefministro (1978 - 1981). Li estis edzo de Imelda Marcos kaj kuzo de Fidel Valdez Ramos, nome la 12-a filipina prezidento, kaj patro Bongbong Marcos, nome la 17-a filipina prezidento.
Li estis akuzata kiel diktatoro (kaj fondanto de enorma riĉo danke al siaj ŝtataj postenoj) ĉefe dum la 1970-aj jaroj kaj ĝis 1986, kiam li estis elpostenigita de la nomita Revolucio EDSA, kaj devis ekziliĝi. Totale li estis filipina prezidento dum 21 jaroj.