Fero



Fe

Ru

ManganoferoKobalto

[18Ar] 3d6 4s2

56 Fe
26
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elementometalo
kuracilo • primary metabolite
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero fero (ferrum), Fe, 26
CAS-numero 7439-89-6
Loko en perioda tabelo 8 (VIII.B)-a grupo, 4-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto 4,7 - 6,2 %
Nombro de naturaj izotopoj 4
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 55,845(2) amu
Kovalenta radiuso 125 pm
Elektrona konfiguracio [18Ar] 3d6 4s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2, 8, 14, 2
Oksidiĝa nombro -II, II, III, IV, VI
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo Space centrigita kuba kradeto (0-1179 K; 1674-1811 K), aree centrigita kuba kradeto (1179-1674 K)
Denseco (dum degelpunkto 6,98 g/cm³)
7,86 g/cm3
Malmoleco 4,0 (Mohs-skalo)
Magneta konduto Feromagneta (ĝis temperaturo 1043 K)
Degelpunkto 1538 °C (1811 K)
Bolpunkto 2861 °C (3134 K)
Molvolumeno 7,09 · 10−6 m3/mol
Boliga varmo 340 kJ/mol
Premo de satura vaporo 7,05 Pa (je 1808 K)
Rapido de sono je 293,15 K: (laŭlonge) 5900 m/s,
(diagonale) 3200 m/s
Specifa varmokapacito 0,1077 kJ/mol aŭ 452 J/(kg · K)
Elektra konduktivo je 20 °C: 10,4·106 S/m
Elektra rezistivo je 20 °C: 96,1·10-9 Ω · m
Termika konduktivo 80,2 W/(m · K)
Diversaj
Redoksa potencialo (Fe2+ + 2e → Fe)−0,447 V
(Fe3+ + 3e → Fe) −0,037 V
(FeO42-+ 8 H+ + 3e→Fe3++4 H2) 2,2 V
Elektronegativeco 1.83 (Pauling-skalo)
Joniga energio Fe→Fe++e-: 762,5 kJ/mol
Fe+→Fe2++e-: 1561,9 kJ/mol
Fe2+→Fe3++e-: 2957 kJ/mol
Fe3+→Fe4++e-: 5290 kJ/mol
Jona radiuso Fe2+: 0,61 Å aŭ 0,78 Å (malaltspina kaj altspina aranĝo)
Fe3+: 0,55 Å aŭ 0,64 Å (malaltspina kaj altspina aranĝo)
Fe4+: 0,58 Å (0,52*10-10m)
Fe6+: 0,25 Å (0,25*10-10m) Å
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Fero (latine Ferrum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Fe kaj atomnumero 26. Ĝi estas metalo, fakte transirmetalo, de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo. Ĝi estas laŭ maso la plej komuna elemento en la Tero, formante multon de la ekstera kaj de la interna kernoj de la Tero. Ĝi estas la kvara plej abunda elemento en la Terkrusto.

En sia metala stato, fero estas rara en la Terkrusto, limigita al la kompono de meteoritoj. Ferercoj, kontraste, estas inter la plej abundaj de la Terkrusto, kvankam elpreni uzeblan metalon el ili postulas fornojn kapablajn atingi 1500 °C aŭ pli alte, ĉirkaŭ 500 °C pli alte ol tio kio estas sufiĉa por fandi kupron. Homoj ekregis tiun procezon en Eŭrazio nur antaŭ ĉirkaŭ 2000 jarojn a.K., kaj la uzado de feraj iloj kaj armiloj ekmalutiligi kuprajn alojojn, en kelkaj regionoj, nur ĉirkaŭ 1200 a.K. Tiu okazaĵo estis konsiderata transiro el la Bronzepoko al la Ferepoko. En la moderna mondo, feroalojoj, kiel ŝtalo, rustorezista ŝtalo, gisfero kaj specialaj ŝtaloj estas pro multo la plej komunaj industriaj metaloj, pro siaj altaj mekanikaj propraĵoj kaj malalta kosto.

Praecaj kaj mildaj puraj fersurfacoj estas spegulecaj arĝent-grizaj. Tamen, fero reagas prete kun oksigeno kaj akvo por havigi brunajn al nigrajn hidratajn feroksidojn, komune konatajn kiel rusto. Malkiel la oksidoj de kelkaj aliaj metaloj, kiuj formas pasivajn tavolojn, fera rusto okupas pli da volumeno ol tiuj de la metalo kaj tiel ŝveliĝas, eksponante freŝajn surfacojn al korodo.

La korpo de plenkreska homo enhavas ĉirkaŭ 4 gramojn (0.005% el la korpopezo) da fero, ĉefe en hemoglobino kaj mioglobino. Tiuj du proteinoj ludas esencajn rolojn en la metabolo de vertebruloj, respektive por la transporto de oksigeno fare de la sango kaj por la stokado de oksigeno en muskoloj. Por pluteni la necesajn nivelojn, la homa fermetabolo postulas minimumon da fero en la dieto. Fero estas ankaŭ la metalo aktiva en multaj gravaj redoksaj enzimoj kiuj temas kun la ĉela spirado kaj kun la oksidigo kaj reduktado en plantoj kaj animaloj.[1]

Kemie, la plej oftaj oksidostatoj de fero estas fero-2 kaj fero-3. Fero kunhavas multajn proprecojn de aliaj transirmetaloj, inklude la aliajn elementojn de grupo 8, nome rutenio kaj osmio. Fero formas komponaĵojn en ampleksa gamo de oksidiĝaj statoj, nome −2 to +7. Fero ankaŭ formas multajn kunordigajn komponaĵojn; kelkaj el ili, kiel feroceno, ferokzalato, kaj Prusia bluo, havas substancajn industriajn, medicinajn aŭ esplorajn aplikadojn.

  1. Iron. Micronutrient Information Center, Linus Pauling Institute, Oregon State University, Corvallis, Oregon (Aprilo 2016). Alirita 6a de marto 2018 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in