Fiksa punkto (matematiko)

Funkcio kun tri fiksaj punktoj

En matematiko, fiksa punkto (ankaŭ sciata kiel invarianta punkto) de funkcio estas punkto tio estas bildigata al si per la funkcio. Tio estas ke x estas fiksa punkto de la funkcio f se kaj nur se f(x)=x.

Ekzemple, se f estas difinita sur la reelaj nombroj, f: RR kiel

f(x) = x2 - 3x + 4

tiam 2 estas fiksa punkto de f, ĉar f(2) = 2.

Funkcio de inverso f(x)=1/x havas du fiksajn punktojn -1 kaj 1.

Ne ĉiu funkcio havas fiksan punkton: ekzemple, se f estas funkcio difinita sur la reelaj nombroj kiel f(x) = x+1, tiam ĝi ne havas fiksan punkton, ĉar x ne estas egala al x+1 por ĉiu reela nombro x.

En grafikaĵo de reela funkcio de reela argumento, tio ke x estas fiksa punkto signifas ke la punkto de la grafikaĵo (x, f(x)) estas sur la rekto y=x, aŭ en aliaj vortoj la grafikaĵo de f intersekciĝas kun la rekto y=x

La ekzemplo f(x) = x+1 estas okazo en kiu la grafikaĵo estas rekto kiu estas paralela al la rekto y=x.

Jen estas ekzemploj kun la funkcio, kies argumento kaj valoro estas 2-dimensiaj vektoroj de la reelaj nombroj, f: R2R2:

  • Rotacio de ebeno (sen eliro en 3-dimensian spacon) havas unu fiksan punkton, kiu estas centro de la rotacio.
  • Reflekto de ebeno (sen eliro en 3-dimensian spacon) havas rekton konsistantan el fiksaj punktoj, kiu rekto estas la rekto je kiu estas la reflekto.

Aro de fiksaj punktoj de funkcio f estas skribata kiel Fix(f):

Punktoj kiu revenas al la fonta valoro post finia kvanto de ripetoj de apliko de la funkcio estas nomataj kiel periodaj punktoj; fiksa punkto estas perioda punkto kun periodo 1.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy