Filipina plato

la plej grandaj tektonaj platoj - la filipina plato helruĝkolora maldekstre de la bildo

La Filipina plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas parton de la Pacifika Oceano oriente de la insulara ŝtato Filipinoj kaj sudoriente de Japanio. En la oriento la multe pli granda pacifika plato ŝoviĝas sub la filipinan, tie en la oceano troviĝas la profunda Mariana Fosego.

La filipina plato limiĝas okcidente de la eŭrazia, sude je tre eta parto de la aŭstralia, oriente kiel menciite de la pacifika, nordoriente de la kompare tre eta oĥotska kaj norde de la nordamerika platoj.

La duoninsulo Izu en Japanio estas la plej norda pinto de la filipina plato. La filipina, eŭrazia kaj oĥotska platoj renkontiĝas ĉe la Fuĵi-Monto. La filipina plato ŝoviĝas sub la japanan insulon Kiuŝuo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy