Filozofa partio

Diderot.

La esprimo filozofa partio, partio de la filozofoj aŭ en franca parti philosophique, aludis ĝenerale en la 18a jarcento, en Francio, al la intelektuloj partianoj de la movado de la Lumoj, male al la partio nomita devota.

Le termino filozofio estis en tiu kunteksto uzata larĝasence: ĝi kovras la tutan konaron ĝenerale, same la intelektan spekuladon kiel la sciencon.

Tiu «partio» estis neformala koncepto kaj ne korespondis al iu asocio instituciita, nek al politika organizo propre dirita[1]. La intelektuloj ligitaj al tiu partio ne estis ĉiuj en kontakto unu kun aliaj: ekzemple Diderot kaj Voltaire neniam renkontiĝis.

  1. Vidu Mémoires historiques, littéraires et anecdotiques (...), tome 1, Londono, Colburn, 1814, p. 163]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy