Filozofio de la religio

Filozofio de la religio estas branĉo de la filozofio kiu prikonsideras la signifon kaj la efikon de la religio por la homa estulo, unuope kaj kolektive konsiderata. Ĝi studas la rilaton de la homo kun la religia sfero klopodante enkadrigi tiun fenomenon pere de logikaj instrumentoj de la filozofiaj kompreno kaj interpreto. Ĝi diferenciĝas de la fenomenologio de la religio, de la psikologio de la religio kaj de la sociologio de la religio pro esplormetodo kaj objekto, sed ĝi diferenciĝas ankaŭ de la teologio, spite de ĝi diversaj tanĝaĵoj kun la natura teologio (aŭ fundamenta teologio) pro ties eventualaj emoj al apologetikaj.

La filozofio de la religio povas estis praktikata laŭ kriterioj enplektantaj ĝeneralajn aspektojn de la temo, ĉar interesita pri la religia fenomeno kaj klopodas ĝin analizi intelekte kaj sisteme, sed povas ankaŭ enfokusigi individuajn kaj specifajn kadrojn, kiel ekzemple tiujn de la filozofio de la juda religio aŭ kristana aŭ islama ktp. Tiu disciplino studas la fundamentojn sciteoriajn, moralajn kaj etikajn de unuopa religia kredo kaj rilate ĝin priskribas la tipon de ĝia aliro al la kredo kun pli/malpli da interveno de la racio. La granda dilemo en tiu disciplino kuŝas ĝuste en la diĥotomio kredo/racio dum ĝi provas determini kaj klarigi la disigan linion (se ĝi ekzistas) de unu de la alia.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy