Finna Laponio

Finna Laponio
Provinco kaj historie gubernio
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboRovaniemi
- koordinatoj67° N, 26° O (mapo)6726Koordinatoj: 67° N, 26° O (mapo) [+]
Akvokolektejo92 683,24 km² (9 268 324 ha) [+]
Areo92 683,24 km² (9 268 324 ha) [+]

Loĝantaro176 711 [+] (januaro 2021)
Denseco1,91 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+]
ISO 3166-2FI-LL

Finna Laponio (Tero)
Finna Laponio (Tero)

Finna Laponio (Finnlando)
Finna Laponio (Finnlando)
DEC

Map
Finna Laponio

Vikimedia Komunejo:  Lapland, Finland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Laponio (finne Lappi, formale Lapin maakunta, svede Lappland, formale Lapplands landskap, samee Lappi) estas la plej norda provinco de Finnlando. Ĝi inkludas historian provincon Laponio (krom Areo de Jäniskoski kaj Niskakoski, kiu estas vendita al Sovetunio en 1947) kaj Peräpohjolan, kiu estas norda parto de historia provinco Ostrobotnio. Ĝi la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, ĝi je la nomo "laponia gubernio" (en la finna: Lapin lääni) ankaŭ estis la plej norda gubernio en Finnlando. Ĉar la kultura kaj geografia regiono LaponioSameio ankaŭ ampleksas najbarajn teritoriojn de norda Svedio, norda Norvegio kaj iom de rusiaj lim-regionoj (Kola duoninsulo), kaj krome ne ampleksas la tuton de la plej norda provinco de Finnlando (formale nur la norda parto de la Laponia provinco estas parto de Sameio), indas precizigi la finnan teritorion je nomo laponia provinco de Finnlando aŭ pli mallonge finna Laponio. Ĉefurbo de la administra unuo estas Rovaniemi. La areo de la gubernio etendiĝas de la Balta Maro (Botnia golfo) ĝis la Norvega limo.

Fine de la jaro 2008 la gubernio havis 183 963 loĝantojn, kiu estas nur 3,6 procentaĵoj el ĉiuj loĝantoj de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 176 711 loĝantoj sur areo de 92 683,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². Sekve la areo ampleksas 29 procentaĵojn el la teritorio de Finnlando. La loĝantoj estas plejparte finnlingvaj. La samea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de la guberio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivas en la sud-okcidenta parto de la teritorio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy