Fiziko (Aristotelo)

Φυσικά
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aristotelo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
vdr

Fiziko, aŭ Libro pri fiziko, estas kvazaŭa enkonduko al grupo de verkoj (greke Φυσικής ακροάσεως, fusikes akroaseos; latine PhysicaPhysicae Auscultationes), de Aristotelo koncernantaj prinaturajn sciencojn (unu el la tri kampoj de la teoria scienco, kun matematiko kaj fundamenta filozofio). Ĝi enhavas ankaŭ rezonadojn pri la kono pri naturaj realaĵoj kaj la naturo je ĝenerala vidpunkto. Do ĉi artikolo temas pri la enhavo de tiu traktaĵo kiu tamen etendiĝas al preskaŭ tuta lia filozofia penso.

Unua paĝo de la prifizika libro de Aristotelo en moderna eldono.

La naturo karakteras, laŭ Aristotelo, per ŝanĝemo: se ekzempli, pezaĵo falas por kuniĝi al sia natura loko. Tiel, la tuta libra verko sekvas tiun direktan fadenon el kiu Aristotelo devenigas diversajn interpretojn pri la naturo.

La influo de tiu ĉi libro, kiu laŭ multaj jarcentoj oni taksis la fundamenton de la okcidenta filozofio, liveras fundamentajn konceptojn, aparte tiun de la rilato inter la formo kaj la materio kiu provizis al Aristotelo argumentojn por rifuzi mekanisman filozofion.

La verko komponiĝas je ok libroj:

  • La unua pritraktas la principojn de fariĝo.
  • La dua pritraktas la kvar kaŭzojn kiuj reprenas parton de la pensado de Empedoklo.
  • La tria, kvara, kvina kaj sesa konstituas sisteman studaĵon pri la koncepto de movo kaj konceptoj interligitaj kun senfino, loko, tempo, kontinuo.
  • La sepa daŭrigas, laŭ novaj vidpunktoj, la analizon pri Movo, enkondukante la koncepton pri Motoro.
  • La oka ilustras la postulon de la ekzisto de iu Unua Motoro senmova kaj eterna.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in