Flago de Irako

la nuna flago de Irako valida ekde 2008
la flago de Irako de 1991 ĝis 2004

La nacia flago de Irako havis ĝis kvin diferencajn bildojn el sia unua adopto, en 1922. La aktuala versio estis adoptata oficiale la 22-a de januaro de 2008 kaj konsistas el tri horizontalaj samgrandaj zonoj ruĝa la supra, blanka la intermeza kaj nigra la malsupra. En la centro de la blanka zono troviĝas skribaĵo per kufa skribo de la frazo Allahu Akbar, kiu signifas «Alaho estas granda». Diference de la majoritato de naciaj flagoj, la iraka flago hisiĝas kun la dekstra flanko al masto.

Tiu flago estis adoptita de la nuna registaro iraka por periodo provizora de unu jaro, cele trovi solvon al polemiko en Irako pri la uzado de la flago.[1] La antaŭa flago estis iom ŝanĝata kaj uzata de la reĝimo de Saddam Hussein, kaj post ties falo post la Milito de Irako, diversaj komunumoj (kiaj kurdoj) kiuj estis estintaj sange subpremitaj de menciita reĝimo, malakceptis la pluan uzadon de la ĝistiama nacia flago.

Tamen kiel montro de kontraŭdiro de la politika hipokriteco kiam oni volis ne pluuzi la husejnan flagon kaj oni demetis parton de la ĝistiama, oni forigis la stelojn kaj ne la religian frazon, kio estis la aldonaĵo fare de Husejno. Kompreneble pro la usona influo oni forigis kio aspektis pli revolucieca nome la kvinpintaj steloj (hazarde verdaj kiaj tiu de Esperanto) anstataŭ la islama diraĵo ŝatata de la populacio, sed kiu estis fakte la ununura aldonaĵo fare de Husejno.

  1. El País http://www.elpais.com/articulo/internacional/Irak/estrena/bandera/solo/ano/elpepuint/20080122elpepuint_12/Tes Irak estrena bandera, pero sólo por un año, 22a de januaro de 2008, konsultita la 22/01/08.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in