Flago de Israelo

Teknika desegnaĵo de la flago - notu ke la longo de la trianguloj de la stelo ne estas difinitaj laŭ leĝo, nurl al dikeco de la strio. La plej komuna uzo faras, ke la dimensio "9.9" longas je 11.4 unuoj.

La flago de Israelo (hebree דגל ישראל, Degel Jisrael; arabe علم إسرائيل) estis adoptita la 28-an de oktobro 1948, kvin monatojn post la establo de la Israelo. Ĝi prezentas bluan stelon de Davido sur blanka fono, inter du horizontalaj bluaj strioj. La israela flaga leĝo diras, ke la oficiala grando estas 160 cm x 220 cm, tial la proporcio estas 8:11, tamen oni uzas variajn proporciojn kaj 2:3 estas ofta.

La blua koloro priskribiĝas kiel "malhela lazura",[1] kaj varias de flago al flago.[2] Frua versio de la flago montriĝis en 1885 dum kunveno pri la tria datreveno de Riŝon LeCion. Simila versio estis dizajnita por la cionisma movado en 1891. La baza dizajno memorigas la taliton (טַלִּית), la juda preĝoŝalo, kio estas blanka kun bluaj strioj. La sespunkta stelo en la centro estas la stelo de Davido (Magen David, מָגֵן דָּוִד). Ĝi iĝis juda simbolo komence en malfrua mezepoka Prago, kaj estis adoptita de la Unua Cionisma Kongreso en 1897.[1]

  1. 1,0 1,1 Eldonaĵo de la Israela Ministrejo de Fremdaj Aferoj The Flag and the Emblem Arkivigite je 2007-04-17 per la retarkivo Wayback Machine de historiisto de arto Alec Mishory, en kiu tiu citas "La Provizora Konsilio de Ŝtata Proklamo de la Flago de la Ŝtato Israelo" farita je la 28a de oktobro 1948 de Joseph Sprinzak, Parolanto.
  2. Varied examples Arkivigite je 2006-07-09 per la retarkivo Wayback Machine; Flag ~75% toward cyan from pure blue full article:The Flag and the Emblem Accessed July 28, 2006.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy