Flago de Libio

Flago de Libio
Flago de Libio
Flago de Libio
nacia flago
Lando  Libio
Uzo 111111
Proporcio Kutime 1:2
Priskribo Ruĝa, nigra, verda horizontalaj strioj kun blankaj duonluno kaj stelo en la centro.
Oficialigo 11-a de novembro 1977
vdr

La flago de Libio (arabe علم ليبيا) havas ruĝan, nigran kaj verdan striojn, kun duonluno kaj stelo en la mezo. Ĝi estas la restarigo de la flago uzata en la tempo de la reĝlando (1951-1969)

Ĝis 2011 ĝi konsistis el tutverda ortangulo, kaj estis enkondukita la 11-an de novembro 1977. Ĝi estis la unika nacia flago kiu konsistas el nura koloro, sen simboloj, emblemoj, aŭ aliaj karakterizaj trajtoj.

Ĉe sendependiĝo de la reĝlando Libio, la nacia flago havis ruĝan, nigran kaj verdan striojn, kun duonluno kaj stelo en la mezo. Post la ŝtatrenverso en 1969 fare de Muamar Kadafi, la flago ŝanĝiĝis al tiu de la Araba Liberiĝo, kun horizontalaj ruĝa, blanka kaj nigra strioj. En 1971 Libio aliĝis la Federacio de Arabaj Respublikoj, kiun Egiptio kaj Sirio, kiuj uzis similan flagon kun akcipitro en la mezo (kiel emblemo) kaj la landonomon tuj sub ĝi. En 1977, kiam Libio eliris la Federacion, oni enkondukis la tutverdan flagon. Verdo estas la libia nacia koloro, kaj simbolas la sindediĉon de libianoj al Islamo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy