Flagoj de Alzaco estas longdaŭra fenomeno, ĉar historie, Alzaco, ĉu sola, ĉu kun Loreno, ĉu oficiale, ĉu ne, havis kaj havas plurajn flagojn. Ĉar Alzaco, ekde 2016 kaj la regiona redivido de Francio, ne plu estas aparta regiono, ĝi hodiaŭ ne plu havas oficialan flagon.
Multaj el ili uzas la ruĝon kaj la blankon, kiuj estas multe uzataj en la blazonoj de la diversaj urboj kaj nobelaj familioj de Alzaco.
Flago | Priskribo | Datoj de oficialeco |
---|---|---|
Lasta oficiala flago de la franca alzaca regiono, kunfandante la blazonon de Supra Alzaco kaj tiun de Malsupra Alzaco. | 2003-2015 | |
Iama oficiala flago de la alzaca regiono kunigante la blazonon de Supra Alzaco (maldekstre) kaj tiun de Malsupra Alzaco (dekstre). | 1949-2002 | |
Historia flago, nomita «Rot un Wiss» («ruĝa kaj blanka»), neniam oficiala, sed multe uzata de la regionistoj (kiel la partio Unser Land). La alzaca himno (Elsässisch Fàhnelied, «Alzaca flagokanto»), verkita en 1911, honoras tiun ĉi flagon. Ĝi naskiĝis post 1871, kiam Alzaco kaj Loreno iĝis partoj de Germanio, sed reprenas la tradiciajn kolorojn de Alzaco, uzataj de la 11-a jarcento. | Neniam | |
Flago de la germana regiono Alzaco-Loreno, unuanime adpotita de la loka parlamento (la Landtag des Reichslandes Elsaß-Lothringen) la 25-an de junio 1912 sed neniam agnoskita de Germanio. Ĝi poste estis ankaŭ uzata de la sendependa alzaca konsilrespubliko en novembro 1918. | Neniam (laŭ la germana imperio) | |
Oficiala flago de la germana regiono Alzaco-Loreno. | 1871-1918 |