Flandra Esperanto-Ligo

Flandra Esperanto-Ligo
Vlaamse Esperantobond
Emblemo de Flandra Esperanto-Ligo
Lando Flandrio en Belgio
Tipo regiona Esperanto-asocio
Fondiĝo 7-a de oktobro 1978
Fondiĝloko Antverpeno
Interretejo www.esperanto.be/fel
vdr

Flandra Esperanto-Ligo (FEL, fondita la 7-an de oktobro 1978) estas la kupola Esperanto-asocio de Flandrio (regiona ŝtato en Belgio). Ĝi i.a. eldonas la tutmondan magazinon Monato, la poŝ-kalendaron La Jaro, la Stafeto-librojn kaj aliajn eldonaĵojn.

La Retbutiko de FEL estis kreita la 9-an de februaro 1996 kaj sekve estas verŝajne la plej malnova funkcianta retbutiko pri Esperantaj libroj kaj diskoj. Ĝia retadreso estas jena.

La membrogazeto de la Flandra Esperanto-Ligo nomiĝas Horizon-Taal. Ĝi estas precipe en la nederlanda lingvo.

En FEL laboras ĉi-momente Gerd Jacques kaj pluraj volontuloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy