Flosponto

Usona flosponto trans la rivero Inn en 1945
Pontjesbrug (Reĝino Emmaponto) en Vilemstado, Curaçao
Flosponto en Disneyland Parizo

Flosponto (ankaŭ: boatponto) estas ponto kiu flosas sur la akvo sur pluraj pontonoj. Plejofte ĝi estas konstruata nur kiel provizora ponto ĉar ĝi estas grava malhelpo por la ŝipveturado.

Flosponto estas rapida kaj malmultekosta maniero por fari interbordan ligon. La malavantaĝo estas ke oni ne povas trasube ŝipveturi. La ununura maniero por trapasigi la ŝipojn estas forveturi parton de la ponto. La ponto ankaŭ estas sufiĉe moviĝema. En plezurparkoj tio tamen estas avantaĝo, ĉar oni spertas tian moviĝantan ponton kiel amuziĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy