Folkloro

Folklora ensemblo Malá Rusava en valaĥia popolkostumo

La nocio folkloro (el la angla folklore: folk "popolo" kaj lore "transdono") entenas la popolajn tradiciojn, legendaron de unu popolo, transdonite perbuŝe.

Al tio apartenas: proverboj, enigmoj, rakontoj, fabeloj, fabloj, legendoj, lulkantoj, rimoj, ŝercoj, kantoj, baladoj, spritaĵojblasfemformuloj. Nuntempe oni alkalkulas ankoraŭ: modernajn legendojn (urba legendo, klaĉo) .

La nocio signifas en pli strikta senco ĉiun popoldevenan tradicion.

La nocion uzis unuafoje en 1846 William John Thoms kiel priskriban nocion por "popolartaj antikvaĵoj" (popular antiquities). Johann Gottfried von Herder okupiĝis unua pri kolektado kaj konservado de la "folkloro", antaŭ ĉio pri popolkantoj. Li klopodis dokumenti la "popolan spiriton", tradiciojn kaj identecon de la germana popolo. La koncepto de Herder trapolitikiĝis per naciismo en la 19-a jc. kaj kondukis al manipulado de la buŝa tradicio. Konsekvenco estis la nacisocialismo. La objektiva folkloresploro evoluis pli poste nur en la 20-a jarcento enkadre de etnografio.

La folkloroj povas enhavi religiajn aŭ mitologiajn elementojn, sed plej ofte okupiĝas pri la kutima transdono de la ĉiutaga vivo. La folkloro ofte unuigas la veron kaj fabelon en unu rakonton.

Folkloro rilatas ofte al naskiĝo, geedziĝo kaj entombigo, festotagoj, popolkutimoj kiel popoldanco, popolmuziko kaj teatraĵoj.

Folkloro respeguliĝas en multaj materiaj terenoj kiel en pentrado, skulptado, arkitekturo, metio, teksaĵoj, ornamaĵoj, vestado kaj manĝaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy