Fotilo

Proksima vido de fotila lenso.
Fotiloj de diversaj markoj kaj modeloj.De supre kaj maldekstre: Polaroid P, Holga, Yashica A, Contax T, Sony Cybershot DSC-N2, Gowland Pocket View, Mamiya Universal Press, Minolta Pocket Autopak 460, Leica IIIf, Rollei 35, Nikon F2, Canon 5D, Fuji Instax Mini 8, Zenza Bronica kaj Voigtlander Bessa I.
Fotilo de la 19-a jarcento kun balgo por fokusado
Cifereca fotilo Canon IXUS 430

Fotilo estas ilo, per kiu oni fotas, aŭ unuope aŭ multsekve.

Fotografilo, per kiu oni povas registri sinsekvajn bildojn (por kinematografio, televido...) estas nomata kamerao.

Ĉiu fotilo konsistas el ia ferma ĉelo. Je unu flanko estas aperturo, tra kiu lumradio eniras la ĉelon; ĝenerale, sed ne ĉiam, estas tie lenso, kiu fokusas la lumradiojn. Je la mala flanko de la ĉelo troviĝas surfaco, kiun frapas la lumradioj; tie formiĝas renversita bildo de la ekstera sceno, kiun nun oni povas vidi aŭ registri.

Tradicia fotilo kaptas la bildon per fotografa filmo, kiu ŝanĝiĝas kemie, kiam lumfrapata. Plua kemia procezo realigas (rivelas) la filmon, kaj videblas negativa bildo. La fina bildo estas kreita per denova fotografado je fotografa papero; la negativigita negativo fariĝas normala bildo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy