Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo)

Sankta
Fotio la Granda
Ikono de Fotio la Granda, fresko en la Katedralo de Sankta Sofia (Kievo)
Ikono de Fotio la Granda, fresko en la Katedralo de Sankta Sofia (Kievo)
Persona informo
Πατριάρχης Φώτιος
Naskiĝo ĉ. 820
en Konstantinopolo
Morto ĉ. 893
en Armenio
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Sergios (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Irene (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo bizanca teologo, patriarko
Verkado
Verkoj «Libromiriado» (Μυριοβιβλίον)
patriarko de Konstantinopolo
Dum 857—867
Antaŭulo Ignaco la 1-a
Sekvanto Ignaco la 1-a
2-a periodo
Dum 877—886
Antaŭulo Ignaco la 1-a
Sekvanto Stefano la 1-a
Sanktulo, patro de la Orienta Eklezio
Honorata en Ortodoksa Eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta patriarko Fotio la Granda (Ο Μέγας Φώτιος ή Άγιος Φώτιος, ĉ. 820–893) estis bizancia teologo, patriarko de Konstantinopolo (en la jaroj 857—867 kaj 877—886), patro de la Orienta Eklezio.

Atakite de papo Nikolao la 1-a, Fotio unue levis la polemikon kontraŭ Romo je la nivelo dogma, indikante ke Filiokvo estas herezo (verdire, la Okcidenta Eklezio tiam ankoraŭ ne dogmigis Filiokvon). Anatemita de Nikolao la 1-a en la jaro 863-a, Fotio estas sanktulo kaj Eklezia patro en la Orienta Eklezio.

Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredaĵo (precipe la filologia) ebligas pli bone kompreni la superan saĝon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy