Fridujo

Malfermita fridujo
Malnova elektra fridujo, kun cilindra hejtinterŝanĝilo supre. Ĝi nun estas en la kolekto de Thinktank, Birmingham Science Museum.

Fridujo (aŭ malofte malvarmujo) estas aparato, kiu havas reguligitan internan temperaturon kun la celo konservi nutraĵojn aŭ aliajn substancojn.

Por la konservado de nutraĵoj, la interna temperaturo estas pli malalta ol la ĉirkaŭa ĉambra temperaturo kaj varias iomete ĉirkaŭ 6 gradoj celsiaj.

La malvarmigado estas efektivigita plej ofte per la vaporigado de fluidaĵo, pro kiu energio en la formo de varmo estas forprenata de la interno de la fridujo. La vaporo poste estas kunpremata per kompresoro kaj ĝi fordonas sian varmon ene de radiatoro kiu estas fiksita ekstere surdorse de la fridujo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy