Friedrich Nietzsche

Friedrich Nietzsche
Persona informo
Friedrich Nietzsche
Naskonomo Friedrich Wilhelm Nietzsche
Naskiĝo 15-an de oktobro 1844 (1844-10-15)
en Röcken, Provinco Saksio,  Reĝlando Prusio
Morto 25-an de aŭgusto 1900 (1900-08-25) (55-jaraĝa)
en Vajmaro, Saksio-Vajmaro-Eisenach,  Germana Imperiestra Regno
Mortis per Neŭrosifiliso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Lützen Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco sen valoro (1869–)
Reĝlando Prusio (1844–1869) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lepsiko (1865–1879)
Bonna universitato (1864–1865)
Landesschule Pforta (1858–)
Domgymnasium Naumburg (en) Traduki (1854–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Friedrich Nietzsche
Familio
Patro Carl Ludwig Nietzsche Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elisabeth Förster-Nietzsche Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo
pedagogo
klasika filologo
muzikkritikisto
komponisto
poeto
verkisto
klasikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, estetiko, neniismo, etiko, psikologio, ontologio, poezio, filozofio de historio, religio, kulturo, politiko kaj filologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BonnoLeipzigBazeloVajmaro vd
Aktiva dum 1865–1889 vd
Verkado
Verkoj Tiele parolis Zaratuŝtro vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm NIETZSCHE [ˈfʀiːdʀɪç ˈvɪlhɛlm ˈniːtʃə] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken, mortis la 25-an de aŭgusto 1900 en Vajmaro) estis germana filozofo.

Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filozofoj. Lia famo devenas kaj de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.

Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filozofion ĉefe kiel arto. Pro tio liaj verkoj kondukas la legantojn ofte for de la kutimaj filozofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamataj poemoj.

Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon danke al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia vivo.

Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologio (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filozofoj, interalie tre notinde Schopenhauer kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro siaj grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo (La Kontraŭ-Kristo).

Nietzsche estis tute portata de sia filozofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filozofion, li estis sia filozofio. Pro liaj akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filozofion de Nietzsche, opiniante ke ĝi estas nur atako kaj detruo de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Preter bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy