Friedrich Schiller
|
|
|
Persona informo
|
Johann Christoph Friedrich von Schiller
|
Naskonomo
|
Johann Christoph Friedrich Schiller
|
Naskiĝo
|
10-an de novembro 1759 (1759-11-10) en Marbach am Neckar, duklando Virtembergo, Sankta Romia Imperio
|
Morto
|
9-an de majo 1805 (1805-05-09) (45-jaraĝa) en Vajmaro, Saksio-Vajmaro-Eisenach, Sankta Romia Imperio
|
Mortis pro
|
Naturaj kialoj vd
|
Mortis per
|
Tuberkulozo vd
|
Tombo
|
Jacobsfriedhof Weimar (en) Princa kripto de Weimar vd
|
Religio
|
luteranismo vd
|
Etno
|
Germanoj vd
|
Lingvoj
|
franca • germana vd
|
Ŝtataneco
|
duklando Virtembergo Saksio-Vajmaro vd
|
Alma mater
|
Karlo-lernejo Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Patro
|
Johann Kaspar Schiller (en) vd
|
Patrino
|
Elisabeth Dorothea Schiller (en) vd
|
Gefratoj
|
Christophine Reinwald vd
|
Edz(in)o
|
Charlotte von Schiller vd
|
Infanoj
|
Emilie von Gleichen-Rußwurm (en) , Karl von Schiller, Ernst von Schiller (en) , Caroline Junot (en) vd
|
Parencoj
|
Johann Friedrich Schiller (en) (kuzo aŭ kuzino) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
poeto tradukisto universitata instruisto ĵurnalisto kuracisto verkisto armea kuracisto romanisto kuracisto-verkisto filozofo dramaturgo historiisto bibliotekisto aesthetician (en) vd
|
Laborkampo
|
Poezio, teatro, filozofio, historio kaj literaturo vd
|
Aktiva dum
|
1789–1805 vd
|
Doktoreca konsilisto
|
Johann Wolfgang Döbereiner vd
|
Verkado
|
Verkoj
|
La rabistoj ❦ Don Carlos ❦ Wallenstein ❦ Mary Stuart ❦ Vilhelmo Tell ❦ Intrigo kaj Amo ❦ Pri la Estetika Eduko de Homo ❦ Die Huldigung der Künste ❦ La Pucelo de Orleano vd
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich SCHILLER [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG, 16-a regulo) Ŝillero aŭ Ŝiller', naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach, kiel filo de kuracisto servanta por la virtemberga duko Karl Eugen. Tiu duko ankaŭ decidis pri la estonto de la juna Schiller, lernanto ĉe Karlo-lernejo: anstataŭ laŭdezire fariĝi teologo, li studu juron kaj medicinon. En 1780 Schiller ricevis postenon kiel regimenta kuracisto en Stutgarto.
Jam kiel lernanto Schiller verkis poemojn kaj dramojn; lia unua - anonime eldonita - dramo Die Räuber neatendite fariĝis tiel sukcesa, ke en 1782 li decidis forlasi Virtembergon kaj dediĉi sin plene al la verkado. Dum la sekvaj jaroj li suferis de sanecaj kaj financaj problemoj. En 1789 li (instigite de Goethe), kiun li ekkonis en 1788, fariĝis profesoro en la universitato de Jena, unu jaron poste li edziĝis kaj en 1799 li transloĝiĝis al Weimar, por esti pli proksima al sia amiko Goethe. Friedrich von Schiller, kiu en 1802 gajnis la nobeltitolon von, mortis je la 9-a de majo 1805 en Vajmaro.