Friulo-Venecio Julia

Friulo-Venecio Julia
itale Friuli Venezia Giulia

Flago

Flago
Italia regiono kun speciala statuto
Kodo: FVG
Ŝtato: Italio
Areo: 7,845 km²
Ĉefurbo: Triesto
Loĝantaro: 1 215 220 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 155 loĝ./km²
Provincoj: Gorizia, Pordenone, Triesto, Udine
Komunumoj: listo de 215 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 06
Prezidanto: Massimiliano Fedriga (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Friulo-Venecio Julia (itale Friuli-Venezia Giulia [friuli venecja ĝulja], friule Friûl-Vignesie Julie, slovene Furlanija-Julijska krajina, germane Friaul-Julisch Venetien) estas regiono en la nord-oriento de Italio. Malgraŭ sia nomo, tiu regiono ne inkludas la urbon Venecio.

Ĝi estas aŭtonoma regiono, interalie pro sia slovena minoritato kaj la friula lingvo ankoraŭ parolata de parto de la loĝantaro.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 215 220 loĝantoj sur areo de 7 862,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km².


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy