Frontignan

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Frontignan (stacidomo).
Frontignan ·
·
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Eksa regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
Arondismento Montpeliero
Kantono Frontignan / Frontinhan
INSEE kodo 34108 [+]
Poŝtkodo 34110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 808  (2021) [+]
Loĝdenso 751 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo)43.4472222222223.7555555555556Koordinatoj: 43° 27′ N, 3° 45′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 31,72 km² (3 172 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frontignan · · (Hérault)
Frontignan ·
· (Hérault)
DEC
Situo de Frontignan ·
·
Frontignan · · (Francio)
Frontignan ·
· (Francio)
DEC
Situo de Frontignan ·
·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frontignan [+]
vdr
eniro al la Muzeo, la eksa Chapelle des Pénitents

Frontignan (jen france, okcitane Frontinhan) estas urbo kaj komunumo en suda Francio. Ĝi situas en la departemento Hérault, en la nuna administra regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la historia regiono Langvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 23 808 loĝantoj sur areo de 31,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 751 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montpeliero kaj al la kantono Frontignan / Frontinhan. Ekde la 1-a de januaro 2003 ĝi apartenis al la komunumaro Bassin de Thau, ekde la 1-a de januaro 2017 apartenas al iom pli vasta komunumaro Sète Agglopôle Méditerranée.

La teritorio havas komunan limon kun Sète, Vic-la-Gardiole, Balaruc-les-Bains, Balaruc-le-Vieux, Gigean kaj Villeneuve-lès-Maguelone.

La nomo de la urbo devenas de la romia konsulo Sextus Julius Frontinus, france nomata "Frontin", kiu posedis bienon ĉi tie.

Tutmonde konata estas speciala vino muscat (muskatelo). La legendo rakontas, ke Herkulo donis la specialan formon al la botelo, kiam li volis elpremi la lastan guton. La loĝantoj france nomiĝas frontignanais, sed en la loka folkloro ili estas nomitaj frontipèche, kio rilatas al la pasinteco de multaj loĝantoj. Kromnomo estas les ventres bleus (la bluventruloj).

En la centro de Frontignan estas movebla ponto por la strata trafiko. Ĝi leviĝas nur dum certaj horoj kaj blokas la trafikon sur la Canal du Rhône à Sète, ĉefe turismaj boatoj. La tempo de la deviga atento estas kutime uzata por aĉeti la faman vinon en la proksima vendejo de la kooperativo.

la Canal du Rhône à Sète kaj la movebla ponto

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in