Fungicido

Fungicido estas tokso, kiun oni uzas por ekstermo aŭ por malebligo de la reprodukto de la fungoj, kiuj damaĝas la agrikulturajn plantojn, ornamplantojn aŭ nerekte eĉ la sanon de la bestoj kaj la homo.

Oni uzas plimulton de la fungicidoj en formo de pulvoroaspergaĵo. La semgrajnoj estas protektitaj per kovra tavolo el fungicido, kiu kovras ilin antaŭ la ĝermado. La sistema aŭ absorbiĝanta fungicido servas por preventi la infektadon kaj ekstermi la jam enpenetrintajn fungojn en la histoj.

Unu el la plej unuaj fungicidoj estas la bordoza likvaĵo, kiu entenas kupran sulfaton, estingitan kalkon kaj akvon. Al ĝi similas la burgunda likvaĵo, kaj oni uzis ilin por traktado de la fruktarboj.

En la plantoprotektado pli kaj pli disvastiĝas la organikaj kombinaĵoj, kiuj povas celite efiki.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy