Futbala Mondpokalo 2010

Monda Ĉampionado de Futbalo 2010
South Africa 2010
Turniraj detaloj
Loko  Sud-Afriko
Datoj 11-a de junio - 11-a de julio 2010
Teamoj 32 (el 6 konfederacioj)
Ejoj 10 (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Hispanio Hispanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Nederlando Nederlando
Tria pozicio Flago de Germanio Germanio
Kvara pozicio Flago de Urugvajo Urugvajo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 145  (2,27 matĉe)
Spektantoj 3 178 856  (49 670 matĉe)
Golreĝo(j) Thomas Müller
(5 goloj)
Plej bona ludisto Diego Forlán
vdr

La 19-a Ĉampionado pri la Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 11-a de junio kaj la 11-a de julio 2010 en Sud-Afriko. Ĝi estis la unua mondpokalo en Afriko. La finalo okazis en Johanesburgo kaj tie venkis la hispana nacia teamo de futbalo.

La konkurso havas du fazojn: unue la teamoj de 32 landoj konkursas en grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restas la du plej bonaj, do entute 16 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludas po du teamoj el tiuj 16, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la okon-finalo), do restas 8 gajnantoj, sekve interbatalas tiuj 8 teamoj (la kvaron-finalo), el tio restas 4 gajnantoj, el kiuj po du interludas en la duon-finalo, kaj - post kiam la malgajnintoj el tio elbatalas la trian lokon - la gajnintoj el la duon-finalo komparas siajn fortojn en la finalo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy