Futbala Pokalo VIVA | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Datoj | ekde novembro 2006 kutime ĉiun duan jaron |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono ![]() |
aktuala (2012): Kurdistano tute plej sukcesa: Padanio (3 ĉampionecoj) |
La Futbala Pokalo VIVA estas internacia futbala turniro organizita de alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA), nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia Ligo aŭ Ne-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. La membraj naciaj aŭ regionaj futbalaj teamoj de la NF-Ligo ne estas ligitaj al la internacia federacio FIFA kutime ĉar la nacio reprezentata ne internacie konsideratas suverena ŝtato kaj ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj. La pokala turniro en sia nuna formo organiziĝas ekde novembro 2006, kutime ĉiun duan jaron, nur en 2009 okazis aldona turniro, tiel ke dufoje la distanco inter du pokalaj turniroj estis nur unu jaro. La literoj VIVA cetere ne reprezentas veran akronimon, nur estas neserioza variaĵo de la akronimo FIFA, variigita pro la fonetika simileco inter la sonoj "f" kaj "v", sen havi plian signifon.