Galericenoj

Galericenoj, nomitaj ankaŭ hararerinacoj, estas tipo de mamuloj apartenanta al la subfamilio Galericinae, en la familio Erinaceidae (Erinacedoj) kaj la ordo Eulipotyphla. Galericenoj similas al ratoj, sed ne estas tiom rilataj, ĉar ili ne estas roduloj; anstataŭe ili estas rilataj al erinacoj, kiuj same apartenas al la Erinacedoj. Oni supozas, ke ili aperis en Orienta Azio antaŭ iliaj plej proksimaj parencoj, kaj ŝanĝis malmulte el la origina praulo, kiu estas konsiderata ankaŭ la praulo de la sorikoj.

Galericenoj vivas en humidaj areoj de ĝangalo en variaj arealoj de Sudorienta Azio, kiel en Vjetnamo, Sumatro, Ĉinio kaj la Malaja Duoninsulo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy