Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galileo |
Galilejo (Galileo Galilei [ɡaliˈlɛːo ɡaliˈlɛi], komplete Galileo di Vincenzo Bonaulti de Galilei)[1] (naskiĝis la 15-an de februaro 1564, mortis la 8-an de januaro 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio), nome astronomo, fizikisto kaj inĝeniero, foje priskribita kiel multfakulo, el Pisa.[2] Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento. Galileo estis nomita la "patro de la observada astronomio",[3] la "patro de la moderna fiziko",[4][5] la "patro de la scienca metodo"[6] kaj la "patro de la moderna scienco".[7]
Galileo studis rapidon kaj rapidecon, graviton kaj la fenomenon de libera falo, la principon de relativeco, la inercion, la parabolan movadon de ĵetaĵoj kaj ankaŭ laboris en aplikita scienco kaj teknologio, priskribante proprecojn de pendoloj kaj de "hidrostatikaj ekvilibriloj", inventis la termoskopon kaj variajn militkompasojn, kaj uzis la teleskopon por scienca observado de ĉielaj astroj. Liaj kontribuoj al observada astronomio inkludas teleskopan konfirmon de la fazoj de Venuso, la observadon de la kvar plej grandaj satelitoj de Jupitero, la observadon de la Ringoj de Saturno, kaj la analizon de sunmakuloj.
La pionira defendo fare de Galileo por la suncentrismo kaj kopernikismo estis polemikiga dum lia vivodaŭro, ĉar plej ofte, plej defendis la tercentrismajn modelojn kiel tiu de Tycho Brahe.[8] Li trafis opozicion el astronomoj, kiuj dubis pri suncentrismo pro foresto de observita stela paralakso.[8] La afero estis esplorita de la Roma Inkvizicio en 1615, kio konkludis, ke suncentrismo estis "freneza kaj absurda en filozofio, kaj formale hereza ĉar ĝi eksplicite kontraŭdiras en multaj lokoj la sencon de la Sankta Skribaĵo".[8][9][10]
Galileo poste defendis siajn ideojn en Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo (1632), kiu aperis por ataki kontraŭ la papo Urbano la 8-a kaj tiel malamikis lin kaj la Jezuitojn, kiuj ambaŭ estis subtenintaj Galileon ĝis tiu punkto.[8] Li estis procesita de la Inkvizicio, trovita "evidente suspektinta de herezo", kaj devigita kontraŭdiri sin. Li pasigis la ceteron de sia vivo je hejmaresto.[11][12] Estante tiel sub hejmaresto, li verkis Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze, en kiu li resumis la laboron kiun li estis farinta dum kvardek jaroj plej frue en du sciencoj kiuj nun estas nomataj kinematiko kaj rezistado de materialoj.[13][14]