Gam-COVID-Vac (ruse Гам-КОВИД-Вак), ankaŭ konata kiel Sputnik V, estas vakcino kontraŭ COVID-19. Ĝi estas kreita de la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja. La vakcino ricevis la unuan, provizoran kaj limigitan registriĝon la 11-an de aŭgusto 2020 de la Ministerio pri sano de Rusio. La aŭtoritatoj asertas ke pli ol 20 landoj jam esprimis interesiĝon pri uzado de la vakcino, kies produktado devos okazi tutmonde.