Ganao

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la moderna lando Ganao. Por informoj pri la Ganaa Imperio (ĉ. 790–1076), nordokcidente de moderna Ganao, vidu la artikolon Ganaa imperio.
Ganao
respubliko
Situo de Ganao
Oficiala nomo: Republic of Ghana
Himno: God Bless Our Homeland Ghana
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Ĉefurbo Akrao
Plej alta punkto Mount Afadjato
 - alteco 880 m s. m.
Areo 238 537 km² (23 853 700 ha)
Loĝantaro 32 833 031
Denseco 137,64 loĝ./km²
sendependiĝo de Britio 6-a de marto 1957
Prezidanto Nana Akufo-Addo
 - Vicprezidanto Mahamudu Bawumia
Horzono UTC+0
Telefona antaŭkodo +233
ISO 3166-1 288 GHA GH
Aŭtokodo GH
Interreta domajno .gh
Monunuo ganaa cedio
Lingvo angla
Vikimedia Komunejo: Ghana
Retpaĝo: www.ghana.gov.gh
Ganaa Esperanto-Movado

Ganao estas ŝtato en Okcidenta Afriko. Esperantlingva nomo de la ŝtato de 1821 ĝis 1957 estis Ora Marbordo, foje ankaŭ nomita simple Ora Bordo, kiam la regiono estis brita kronkolonio, kaj oficiala nomo ekde la 6-a de marto 1957 estas Ganaa Respubliko.[1] Laŭ la stato de 2021 en la ŝtato vivis 32 833 031 loĝantoj sur areo de 238 535 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 138 loĝantoj/km². Ĉefaj eksportaj produktoj estas kakao, kafo, oro, diamanto, mangano kaj baŭksito. La pokapa Malneta enlanda produkto (MEP) laŭ la stato de aprilo 2023 estis 2024 usonaj dolaroj.[2]

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj etimologio; $2
  2. pokapa Malneta enlanda produkto (MEP) laŭ la stato de aprilo 2023 en datumbazo de la Internacia Monunua Fonduso

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy