Ganto

Ganto (aŭ manvesto) estas vestaĵo, kies ĉefa funkcio estas la protekto de la mano de la portanto.

Oni distingas ĉikaze la terman protekton (je malvarmo, varmego), la mekanikan protekton (je frotado, vundiĝo), la kemian protekton kaj la protekton je infektado (ekz. ĉe ĥirurgio). Krom tio oni povas uzi gantojn kiel modoartiklon aŭ kiel simbolon. En bokso oni uzas specialajn boksajn gantojn.

Plua diferenco ekzistas ĉe la formo: pugnaj gantoj (aŭ dufingraj gantoj) tenas 4 fingrojn kune kaj la dikfingron aparte, la fingrogantoj tenas ĉiun fingron aparte, la biciklaj gantoj (duonganto) tenas la fingojn apartaj, sed la granda parto de fingroj restas libere.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy