Gasto

La neatendita gasto, Horatio Henry Couldery

Gasto estas vizitanto, invitita por restado. Radikaj formoj de "gasto", ekzemple Gast (germane), gostĭ slavonehostis (latine) origine signifis "fremdulo". Krome gasto estas paganta persono, akceptata en gastejomanĝejo. Gastlibro estas libro (papera aŭ elektronika en la interreto) en kiu la gasto aŭ vizitanto povas lasi sian komenton, ekzemple laŭdon, kritikon aŭ notojn.

En Esperantio la vorto gasto kun la derivaĵoj gastigi, gastiganto, gastemo, ktp. havas specialajn signifojn pro la tradicia kutimo gastigi vizitantojn por montri la propran urbon kaj profiti por praktiki esperanton kun eksterlandanoj. Tio estas la ĉefa celo de la konata servo esperanta Pasporta Servo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy