Geja Fiero

Ĉielarka Flago
Geja Fiero de Rejkjaviko en 2004
Geja Fiero en Milano, junio 2003

La Internacia Tago de GLAT-a Fiero (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj), ankaŭ konata kiel Tago de la Geja Fiero aŭ simple Geja Fiero (en la angla, gay pride) estas serio de eventoj kiu ĉiujare estas celebritaj de samseksemaj kolektivoj antaŭ la publiko por instigi al toleremo kaj egaleco de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Tiu ĉi festo estas celebrata ĉirkaŭ la 28-an de junio aŭ la unuan sabaton post la 28-a de junio, memore al la ekribeloj kaj manifestacioj en Stonewall (Novjorko, Usono, 1969), kiu markas la komencon por la samseksema emancipiĝo kaj libereco. En kelkaj landoj la dato povas ŝanĝiĝi se ĝi koincidas kun aliaj datoj tre gravaj por la regiono (amasaj eventoj, politikaj balotadoj aŭ simile).

La baza nocio de "geja fiero" diras ke neniu homo devas honti pro lia/ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ seksa orientiĝo. La elektita termino "fiero", venas de la angla lingvo kaj el filologia vidpunkto ĝia traduko pli korekta devus esti "digneco".

La celebrado okazas ĉefe per kolorumitaj "fieraj marŝadoj" (en la angla pride parades, en la franca marches des fiertés, en la hispana marcha del orgullo) kiuj koncidas en la norda hemisferio, kun la alveno de la somero. La simboloj de la geja fiero (la ĉielarka flago kaj la rozkolora triangulo), estas amase portitaj dum la festoj. En la celebraĵoj partoprenas GLAT-ajn grupojn kiuj protestas aŭ petas pli da respekton por ili laŭ iliaj vivkondiĉoj en la respektiva lando.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy