Genro (gramatiko)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun apartigilo, Genro (biologio), Socia sekso, aŭ verka ĝenro.

Genrogramatika sekso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasojn, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj, okaze eĉ verboj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.

En la prahindeŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, mal-ina ("vira") kaj neŭtra. En multaj modernaj hindeŭropaj lingvoj la genroj aŭ kunfandiĝis al du iaj (ina kaj vira en la franca, hispana ktp; utra kaj neŭtra en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la persa kaj angla). Tamen kelkaj aliaj lingvoj konservas la tri genrojn (ekzemple, la modernaj greka kaj slavaj).

En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genroj, pli ĝenerale nomataj klasoj de substantivoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy