Georg Philipp Telemann | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Georgio Melande • Melante |
Naskiĝo | 14-an de marto 1681 en Magdeburgo |
Morto | 25-an de junio 1767 (86-jaraĝa) en Hamburgo |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Hamburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Lessing-Gymnasium (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Catharina Textor (en) Amelia Elisabeth Juliana Eberlin (en) |
Parencoj | Georg Michael Telemann (mul) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko orgenisto kapelmajstro komponisto |
Verkoj | Hamburgaj Malfluso kaj Fluso Emma und Eginhard Germaniko La Novmoda Amanto Damon aŭ la Satirusoj en Arkadio La Pacienca Sokrato Venko de Belo La Mirinda Stabilo de Amo aŭ Orfeo Miriways Flavius Bertaridus Donkiĥoto ĉe la Nupto de Kamaĉo Viola concerto in G major Concerto for 2 violas Paris quartets 12 Fantasias for Viola da Gamba Sonates sans basse 6 Kanonaj Sonatoj 4 Concertos for 4 Violins Muziko de Tablo Divertimento in B-flat major Pimpinone 12 Fantasias for Solo Flute 12 Fantasias for Solo Violin |
Georg Philipp TELEMANN (naskiĝis la 14-an de marto, 1681, mortis la 25-an de junio, 1767) estis germana komponisto de baroka muziko, naskiĝinta en Magdeburgo. Li instruis sin mem pri muziko, kaj poste studadis lingvojn kaj sciencon ĉe la Universitato de Leipzig. Li estas rekonita kiel la plej fekunda komponisto ĝis nun. Li estis samtempulo de Johann Sebastian Bach; nuntempe oni ĝenerale konsideras tiun la pli granda komponisto, sed tamen Telemann en sia tempo estis pli favore rekonata pro siaj muzikaj kapabloj.
Telemann estis tiel fekunda, ke li neniam povis kalkuli la nombron de siaj komponaĵoj. Li vojaĝadis ĝis malproksime, ensorbante diversajn muzikajn stilojn kaj ilin miksante en siajn komponaĵojn. Telemann estas konata pro sia verkado de konĉertoj por nenormalaj kombinaĵoj de instrumentoj, kiel pluraj aldviolonoj aŭ trumpetoj.
Li okupis serion de gravaj muzikaj postenojn, kiu kulminis per tiu de muzika direktoro de la kvin plej grandaj preĝejoj en Hamburgo, de 1720 ĝis sia morto en 1767. Lin anstataŭigis lia baptofilo Carl Philipp Emanuel Bach.