En Britio kaj tra Anglalingvio, georga arkitekturo (aŭ parollignve georga stilo, angle Georgian Style) estas la termino por la konstrupraktiko en la periodo inter 1720 kaj 1830, t.e. en la regado de reĝoj Georgo la 1-a ĝis Georgo la 4-a de la Hanovra dinastio. La stilo sukcedis la anglan baroko. La termino fakte kovras plurajn sinsekvajn kaj reciproke interkovrantajn periodojn, kiel Paladia arkitekturo, Rokoko kaj Novklasikismo [1][2].
Georga arkitekturo estas karakterizita per proporcio kaj ekvilibro; la rilato inter alto kaj larĝo en konstruaĵoj kaj elementoj estas determinita per simplaj matematikaj proporcioj, emfazo estas metita sur simetrio, kaj klasikaj reguloj estas observataj. Vicoj de domoj kun egalaj fasadoj turniĝantaj al la strato karakterizas la urboplanadon. Georga stilo apartenas al la klasika ordo, kun repertuaro de ornamaj elementoj prenitaj el antikva Grekio kaj Romio.
La stilo estis tiel bone adaptita al ŝtono kiel al briko; kutime ruĝbriko estis uzita por la muroj, kontrastitaj al flavaj en fenestroĉirkaŭaĵoj kaj kornicoj. La enirejo ofte estas elstarigita per enirhalo [3].