George Bernard Shaw

George Bernard Shaw
Nobel-premiito
Oskar-premiito
angla dramisto, verkisto kaj filozofo
angla dramisto, verkisto kaj filozofo
Persona informo
George Bernard Shaw
Naskonomo George Bernard Shaw
Naskiĝo 26-an de julio 1856 (1856-07-26)
en Dublino,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 2-an de novembro 1950 (1950-11-02) (94-jaraĝa)
en Ayot St Lawrence
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Shaw's Corner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Etno irlandanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Brita Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo George Bernard Shaw
Familio
Patro George Carr Shaw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lucinda Elizabeth Shaw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elinor Agnes Shaw (en) Traduki kaj Lucinda Frances Shaw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Charlotte Payne-Townshend (en) Traduki (1898–1943) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
biografo
fotisto
verkisto
eseisto
ĵurnalisto
lingvisto
scenaristo
muzikkritikisto
politikisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Belartoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1880– vd
Verkado
Verkoj Pigmaliono ❦
Sankta Johana (dramo) ❦
Mrs. Warren's Profession ❦
Cezaro kaj Kleopatro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Bernard SHAW [ĝoĝ bened Ŝo], en esperanto Georgo Bernardo ŜAVO[1] (naskiĝis la 26-an de julio 1856 en Dublino, mortis la 2-an de novembro 1950 en Ayot Saint Lawrence) estis irlanda anglalingva verkisto kaj filozofo. En 1925 li ricevis la nobel-premion pri literaturo.

Liaj verkoj parte estis uzitaj por krei muzikaĵojn, kiujn li ne nepre ŝatis. Kiam Oscar Straus kaj Leopold Jacobson verkis opereton "La brava soldato" (germane Der tapfere Soldat) surbaze de "Arms and the Man" ("Bataliloj kaj la viro") de Shaw, tiu ĉi rifuzis sian konsenton kaj fine akceptis nur je la kondiĉo, ke la opereto havu la subtitolon "senpermesa parodio de Arms and the Man de s-ro Bernard Shaw". Post lia morto lia dramo Pygmalion estis la bazo de la muzikalo My Fair Lady - kun tute nova fino, kiun li en sia postparolo al Pygmalion jam rifuzis.

Shaw ne ŝatis la komplikan ortografion de la angla lingvo kaj heredigis parton de sia mono al fondaĵo nomata Shavian Alphabet (Ŝava alfabeto), kiu reformu la skribon de la angla.

Ŝavo subtenis vegetarismon:
"Dum ni estas mem vivaj tombujoj de murditaj bestoj, kiel povas ni esperi idealajn vivkondiĉojn sur ĉi Tero?"
"Bestoj estas miaj amikoj kaj mi ne manĝas miajn amikojn" "La vivodaŭreblo de viandmanĝanto estas 63 jaroj. Mi proksimas al 85 kaj laboras tiom multe, kiom antaŭe. Mi vivis sufiĉe longe kaj mi provas morti, sed mi simple ne sukcesas. Sola bovatranĉaĵo finus min, sed mi ne povas konvinkiĝi gluti iun. Teruras min la ideo vivi por ĉiam. Jen la nura malavantaĝo de vegetara nutrado."[2]

  1. Vd en «Bernardo Ŝavo kaj Esperanto Arkivigite je 2017-02-06 per la retarkivo Wayback Machine».
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-26. Alirita 2014-09-09.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy