George Gershwin | |
---|---|
Usona komponisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jacob Gershwine |
Aliaj nomoj | Gershwin |
Naskiĝo | 26-a de septembro, 1898 en Broklino, Novjorko, Usono |
Morto | 11-a de julio, 1937 en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono |
Mortokialo | Cerba kancero |
Tombo | Westchester Hills Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Nacieco | Usona |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Morris Gershwine (en) |
Patrino | Rose Bruskina (en) |
Frat(in)oj | Ira Gershwin (mul) , Arthur Gershwin (en) kaj Frances Gershwin (en) |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | komponisto pentristo dirigento filmkomponisto ĵazpianisto kantoverkisto pianisto |
Verkoj | The Man I Love Rapsodio en Bluo Porgy and Bess An American in Paris |
TTT | |
Retejo | http://gershwin.com |
George GERSHWIN [ĜORĜ GERŝŭin] (26-a de septembro, 1898–11-a de julio, 1937) estis usona komponisto. Li komponis la plejmulton de liaj verkoj kun la kunlaboro de sia frato, Ira Gershwin. Li komponis kaj kantojn por Broadway kaj verkojn por la koncerta domo. Li ankaŭ sukcese komponis popularan muzikon.
Multaj da siaj komponaĵoj uzatiĝis televide kaj en multnombraj filmoj, kaj multaj da ili iĝis ĵazstandardoj. La ĵazkantistino Ella Fitzgerald surbendigis multaj da kantoj de la Gershwin fratoj en sia 1959a Gershwin Songbook (Kantlibro), aranĝis de Nelson Riddle. Sennombraj kantistoj kaj muzikistoj surbendigis kantojn de Gershwin, inkluzive Louis Armstrong, Al Jolson, Bobby Darin, Art Tatum, Bing Crosby, Janis Joplin, John Coltrane, Frank Sinatra, Billie Holiday, Sam Cooke, Miles Davis, Herbie Hancock, Madonna, Judy Garland, Julie Andrews, Barbra Streisand, Marni Nixon, Natalie Cole, Nina Simone, Maureen McGovern, John Fahey kaj Sting.