George Sand

George Sand
Persona informo
George Sand
Naskonomo Amantine Aurore Lucile Dupin
Naskiĝo 1-an de julio 1804 (1804-07-01)
en 6-a arondismento de Parizo
Morto 8-an de junio 1876 (1876-06-08) (71-jaraĝa)
en Nohant-Vic, Indre
Mortis per Intesta okluzio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nohant-Vic Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo • House of George Sand vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo George Sand
Familio
Patro Maurice Dupin de Francueil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sophie Victoire Delaborde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Casimir Dudevant (en) Traduki (1822–1835) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Prosper Mérimée
Jules Sandeau (en) Traduki
Félicien Mallefille (en) Traduki
Alfred de Musset (1833–1835)
Frédéric Chopin (1837–1847)
Victor Borie (en) Traduki (1848–1849)
Alexandre Manceau (en) Traduki (1849–1864) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maurice Sand (en) Traduki
 ( Casimir Dudevant (en) Traduki)
Solange Dudevant-Sand (en) Traduki
 ( Casimir Dudevant (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo George Sand vd
Okupo verkisto
taglibristo
aktivisto pri virinaj rajtoj
libretisto
komponisto
romanisto
salonestrino
dramaturgo
ĵurnalisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Francio vd
Verkado
Verkoj Indiana ❦
Lelia ❦
Mauprat ❦
Consuelo ❦
La Mare au diable ❦
La Petite Fadette ❦
Les Maîtres sonneurs ❦
Le Meunier d'Angibault ❦
A Winter in Majorca ❦
Histoire de ma vie ❦
Lettres d'un voyageur vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George SAND [ĵorĵ sand], esperante Georg' Sand', pseŭdonimo de Amantine Aurore Lucile DUPIN [amantin oror lüsil düpen], poste baronino DUDEVANT (naskiĝis la 1-an de julio 1804 en Parizo; mortis la 8-an de junio 1876 en Nohant-Vic) estis franca verkistino kaj frua feministo (antaŭ ol la termino estis inventita). Ŝi verkis romanojn, novelojn, fabelojn, teatraĵojn, beletrajn kritikojn, politikajn tekstojn, eĉ sian biografion. Sand estas konsiderata unu el la plej popularaj verkistoj en Eŭropo en ŝia vivo, ŝi estis pli populara ol Victor Hugo kaj Honore de Balzac en Anglio en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, Sand estas rekonita kiel unu el la plej elstaraj verkistoj de Eŭropo en la romantika epoko.

Ŝi kaŭzis skandalon pro sia bolanta am-vivo, pro sia vir-stila vestado kaj pro sia vira pseŭdonimo, kiun ŝi uzis jam en 1829.

Malgraŭ multaj maladmirantoj kiel Karlo Bodlero (Charles Baudelaire) aŭ Jules Barbey d'Aurevilly, Georg' Sand' iĝis centra figuro en la intelekta vivo de sia epoko, gastigante en Nohanto aŭ en Palezo (Palaiseau) Liston (Liszt), Marie d'Agoult-n, Balzakon (Balzac), Flaŭberon (Flaubert), Delakrucon (Delacroix) kaj Victor Hugo-n, jen konsilante iujn jen kuraĝigante aliajn.

Ŝi ankaŭ famiĝis per aktiva politika engaĝiĝo ekde 1848, inspirante al Alexandre Ledru-Rollin, partoprenante al lanĉo de tri ĵurnaloj : « La Cause du peuple » (La afero de l' popolo), « Le Bulletin de la République » (La respublika bulteno), « l'Éclaireur » (La lumiganto), pledante ĉe Napoleono la tria favore al kondamnitoj, i.a. V. Hugo kies verkaron ŝi admiris.

Ŝia verkaro tre ampleksas, kaj Berio oftas kiel fono. Ŝiaj unuaj romanoj, kiel «Indiana» (1832) forpuŝas la sociajn konvenciojn kaj emfazas la virinajn ribelojn. Poste ŝi malfermas siajn romanojn al la socialaj problemoj, defendante la laboristojn kaj la malriĉulojn («Le Compagnon du Tour de France») kaj bildigante senklasan kaj senluktan societon (Mauprat, 1837 - Le Meunier d'Angibault, 1845).

Ŝi poste sin turnas al la agraruloj, kaj verkas idealigitajn kamparajn romanojn kiel «La Mare au diable» (1846), «La Petite Fadette» (1849), «François le Champi» (1850), «Les Maîtres sonneurs» (1853). Georg' Sand' verkis ankaŭ laŭ aliaj ĝenroj, kiel membiografio («Histoire de ma vie», 1855) kaj la historia romano kiel «Consuelo» (1843) en kiu ŝi bildigas tra la figuro de itala belkantistino la artan kuntekston en Eŭropo de l' dekoka jarcento; aŭ kiel «Les Beaux Messieurs de Bois-Doré» (1858) en kiu svarmas la amoraj aventuroj en kunteksto de la religiaj luktoj dum la regno de Ludoviko la 13-a.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy