Gers

Gers
Insigno de Gers
Situo de Gers
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 32
Prefektejo Auch/Aush
Subprefektejoj Condom/Condòm
Mirande/Miranda
Prezidanto de la
departementa konsilio
Philippe Dupouy (ekde 2021)
Prefekto Laurent Carrié (ekde aŭgusto 2023)
Statistikaĵoj
Loĝantaro 192 437 (2021)
Areo 6 257 km²
Loĝdenso 31 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 17
Komunumaroj 25
Komunumoj 462
vdr

Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estas Auch [], jen france, okcitane Aush. La departemento enhavas 462 komunumojn. En Esperanto proponatas la nomo Ĝersio por la departemento kaj Auĉo por la ĉefurbo.[2]

Gers estas agrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.

Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo: confit kaj grashepataĵo.

  1. Insee. Chiffres clés : Département du Gers (32) (france). Alirita 8-an de septembro 2013.
  2. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy