Gisto

Saccharomyces cerevisiae vidita de mikroskopo

Gisto aŭ gistofungo estas unuĉelula fungo el la sekcio de askomicetoj (Ascomycetes), uzata en la pano- kaj bieroproduktado. La generado okazas aŭ sensekse tra ĝermado, dividiĝo aŭ tra seksa generado per askoestigo kun askosporoj.

Gisto estas fakultativa anaerobo: tio signifas, ke ĝi povas sen oksigeno kreski, plimultiĝi kaj fermenti. Se oksigeno alvenas, la fermentado haltas, bakterioj plimultiĝas, okazas putrado. Dum la fermentado kun malmulta (!) aŭ sen oksigeno estiĝas karbonata acido kaj (normalokaze) etilalkoholo. Ĉe la "malpuraĵoj" le la fermentinda likvaĵo estiĝas metanolo (morte veneniga). Se okazas putrado pro ĉeesto de oksigeno, la bakterioj helpas estiĝon de vinagroacido.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy