Giuseppe Verdi

Giuseppe Verdi
Persona informo
Giuseppe Verdi
Naskiĝo 10-an de oktobro 1813 (1813-10-10)
en Le Roncole
Morto 27-an de januaro 1901 (1901-01-27) (87-jaraĝa)
en Milano
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Domo de Ripozo por Muzikistoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1901)
Duklando de Parmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio historia dekstro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Giuseppe Verdi
Familio
Edz(in)o Giuseppina Strepponi (1859–1897)
Margherita Barezzi (en) Traduki (1836–1840) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo komponisto
verkisto
dirigento
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Altkultura muziko, muziko, opero, Dirigentado kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1830– vd
Verkado
Verkoj La traviata ❦
Rigoletto ❦
Aida ❦
Nabucco ❦
La Trovinto ❦
Rekviemo ❦
Falstaff ❦
Quattro Pezzi Sacri vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giuseppe VERDI ([d͡ʒuˈzɛppe ˈverdi]; Esperantigite: Ĝuzeppe Verdi) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1813, ĉe Busseto, tiam en Provinco de Parmo, mortis la 27-an de januaro 1901 en Milano) estis itala komponisto, de la epoko de Romantisma muziko, konata ĉefe pro siaj operoj.

Li estas konsiderata, kun Richard Wagner, la elstara operkomponisto de la 19a jarcento.[1] Verdi hegemomiis en la itala opera scenejo post la epokoj de Bellini, Donizetti kaj Rossini. Liaj verkoj estas ofte plenumitaj en operejoj tra la tuta mondo kaj, trans la limoj de la ĝenro, kelkaj el liaj temoj ekdelonge enradikiĝis en la populara kulturo, kiaj ekzemple "La donna è mobile" el Rigoletto, "Libiamo ne' lieti calici" (La drinkokanto) el La traviata, "Va, pensiero" (La ĥoro de la judaj sklavoj) el Nabucco, la "Coro di zingari" (Ambosa ĥoro) el Il trovatore kaj eble ĉefe la "Triumfa Marŝo" el Aida.

Movita de la morto de samlandano Alessandro Manzoni, Verdi verkis Rekvieman Diservon en 1874 honore al Manzoni, verko nun konsiderata kiel majstroverko de la tradicio de oratorio kaj atestaĵo pri lia kapablo ekster la fako opero.[2] Idealisto kaj politike engaĝiĝinta, li restis – kun Garibaldi kaj Cavour – simbola figuro de la reunuiga procezo (nome Risorgimento) de la Itala duoninsulo.

  1. Paul Levy, "Bob Dylan: Verdi and/or Wagner: Two Men, Two Worlds, Two Centuries by Peter Conrad", The Guardian (London), 13a Novembro 2011. Konsultita la 21an de Junio de 2013
  2. Rosen 1995

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy