Glavo estas metala tranĉilo, pikilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo, uzata kiel armilo ĉu por tranĉi, trapiki, vundi iel aŭ frapi. La preciza difino de la termino varias laŭ la historia epoko aŭ la geografia regiono konsiderata. Glavo en la plej mallarĝa senco konsistas el rekta klingo kun du eĝoj kaj tenilo, sed depende el la kunteksto, la termino estas ankaŭ ofte uzata por referenci al klingaj armiloj kun unusola eĝo (referencata ankaŭ kiel sabro). Eŭropaj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum japanaj glavoj (katana) kutime havas unueĝan kurbetan klingon. Al ĉiuj tipoj plej ofte ilin akompanas glavingo por konservi ĝin dum neuzo.
Historie, la glavo disvolviĝis en la Bronzepoko, evoluante el la ponardo; la plej fruaj specimenoj datas el ĉirkaŭ 1600 a.K. La posta Ferepoka glavo restis tre mallonga kaj sen manprotektilo. La romia spatha, kiel evoluis en la malfrua Romia armeo, iĝis la antaŭanto de la eŭropa glavo de la Mezepoko, dekomence adoptita kiel glavo de la elorienteŭropaj popolmigradoj, kaj nur en la Meza mezepoko, disvolviĝis en la klasika kavalira glavo kun manprotektilo.
En la Moderna epoko, la okcidenta glavodesegnado diverĝis en du tre apartajn formojn, nome la pikglavojn kaj la sabrojn, kiuj diferencas jene:
La pikglavoj kiaj la rapiro kaj eventuale la glaveto esti dezajnitaj por trapiki siajn celojn rapide kaj okazigi profundajn pikajn vundojn. Ties longa kaj rekta klingo kaj bone ekvilibrita dezajno faris ilin tre facile manovreblaj kaj mortigaj en duelo sed tre neefektivaj se uzitaj en frapa aŭ tranĉa movado. Bon celita impeto kaj piko povus finigi lukton en sekundoj per nur unu frapo per glavo, kio kondukis al disvolvigo de luktostilo kiu ege similas al moderna skermo.
La sabro kaj similaj klingoj kiaj cimitaro estis konstruitaj pli peze kaj estis plej tipe uzataj en milito. Konstruitaj por frapi kaj tranĉi kontraŭ multoblajn malamikojn, ofte el sur rajdata ĉevalo, la longa kurba klingo de la sabro kaj ties ioma pezo ekvilibrita antaŭen havigis al ĝi mortigan intencon ĉefe en batalkampo. Plej sabroj havis ankaŭ akrajn pintojn kaj duobleĝajn klingojn, kio faris ilin kapablaj trabori soldaton post soldato dum kavaleria atako. Sabroj estis plue uzataj en batalkampoj ĝis la fino de la 19a jarcento. La usona mararmeo tenis milojn da fortikaj cimitaroj en siaj armilaroj bone en la Dua Mondmilito kaj multaj estis uzataj de marsoldatoj en la Pacifiko kiel ĝangalaj maĉetoj.
Ne-eŭropaj armiloj nomataj "glavo" estas unu-eĝaj armiloj kiaj la mezorienta cimitaro, la ĉinae dao kaj la rilata japana katana. La ĉina ĝjan estas ekzemplo de ne-eŭropa duobl-eĝa glavo, kiel la eŭropaj modeloj derivitaj el la duobl-eĝa Ferepoka glavo.