Glendalough | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Irlando | ||||
Regiono | graflando Wicklow | ||||
Koordinatoj | 53° 0′ 37″ N, 6° 19′ 39″ U (mapo)53.010277777778-6.3275Koordinatoj: 53° 0′ 37″ N, 6° 19′ 39″ U (mapo) | ||||
Glendalough | |||||
Vikimedia Komunejo: Glendalough [+] | |||||
Glendalough [glen-da-LOĤ] (irlande Gleann Dá Locha) estas pitoreska glacia valo en graflando Wicklow, Irlando. Ĝi enhavas du glaciajn lagojn, kiujn la rivero Glenealo trafluas, antaŭ ĝia kunfluo kun la rivero Glendasan. La anglalingva nomo Glendalough deriviĝas el la irlanda, kiu signifas 'valon de du lagoj'.
Sankto Kevino fondis abatejon tie, en la 6-a jarcento. Sur la valflankoj estas plantejoj de pinacoj. Ekde 1850 ĝis ĉ. 1957 ekzistis minejo en la valo.
La tuta valo enhaviĝas en la nacia parko de la Montaro Wicklow. Multaj turistoj vizitas la valon ĉiujare.