Glukonata acido

Glukonata acido
Kemia formulo
C6H12O7
Glukonata acido
Bastona kemia strukturo de la
Glukonata acido
Glukonata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Glukonata acido
Glukonata acido estas produktata de la fungoj Nigra aspergilo
Glukonata acido estas produktata de la fungoj Nigra aspergilo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Pentahidrokso-kaproata acido
  • Pentahidrokso-heksanata acido
CAS-numero-kodo 526-95-4
ChemSpider kodo 10240
PubChem-kodo 10690
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj aŭ flavecaj kristaloj[1]
Molmaso 196,15708 g mol−1
Denseco 1,24 g/cm−3[2]
Fandpunkto 15°C [3]
Bolpunkto 673,6°C [4]
Refrakta indico  1,4161
Acideco (pKa) 3,86
Ekflama temperaturo 327°C [5]
Solvebleco Akvo:316 g/L[6]
Mortiga dozo (LD50) 7630 mg/kg (buŝe) [7]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+317, P337+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Glukonata acidoglukonata acido aŭ (2,3,4,5,6-pentahidrokso-kaproata acido, C6H12O7) estas nekoroda, netoksa, milda organika acido kun klarbruna aspekto. Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj havas mildan kaj refreŝigan guston. Ĝi estas bona kelatigagento ĉe alkala medio, ​​kun pli bona agado ol kutime uzataj kelatoj.[8]

Glukonata acido estas milda organika acido derivita el glukozo per simpla oksigeniga reakcio. La reakcio faciligas la enzimoj glukozooksidazo (fungoj) kaj glukozo malhidrogenazo (bakterioj kiel Glukonobakterio). Mikroba produktado de glukonata acido estas la preferata metodo kaj ĝi devenas el pluraj jardekoj. La plej studata kaj vaste uzata fermentadprocezo implicas la fungon Aspergillus niger.Glukonata acido kaj ĝiaj derivaĵoj, tiaj kiaj natria glukonato, kalia glukonato, amonia glukonato, kalcia glukonato, magnezia glukonato, ktp., havas larĝajn aplikojn en nutraĵa kaj farmacia industrio. Ĉi tiu artikolo donas recenzon de mikroba glukonatacida produktado, ĝiaj trajtoj kaj aplikoj.[9]

La kemia strukturo de glukonata acido konsistas el ses-karbona ĉeno, kun kvin hidroksilaj grupoj poziciigitaj en la sama maniero kiel en la malferma-ĉena formo de glukozo, finiĝanta en karboksilatacida grupo. Ĝi estas unu el la 16 stereoizomeroj de 2,3,4,5,6-pentahidrokso-heksanata acido.

  1. Chemical Book
  2. GuideChem
  3. Chemsrc
  4. Chemnet
  5. EPA United States Environmental Protection Agency
  6. ACS Chemistry for life
  7. Fisher Scientific
  8. Science Direct
  9. Hrčak

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy