Golfo de Fundy Bay of Fundy / Baie de Fundy | ||
---|---|---|
La Golfo de Fundy dum alta kaj malalta tajdoj | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Termaso | Kontinento Nordameriko, duoninsulo Nov-Skotio | |
Geografia situo | 45° N, 66° U (mapo)45-65.8Koordinatoj: 45° N, 66° U (mapo) | |
Larĝo | 60 km | |
Profundo | 220 km | |
Alfluoj | Saint Croix River, Magaguadavic River, Saint John River, Petitcodiac River, Tantramar River | |
La Golfo de Fundy (angle Bay of Fundy, ankaŭ Fundy Bay, france Baie de Fundy) situas inter la kanadaj provincoj Nova Skotio kaj Nova Brunsvigo, flanke de la Golfo de Majno. La Golfo de Fundy longas 220 kilometrojn kaj larĝas 60 kilometrojn. Ĝi havas aparte kaj imprese grandan diferencon de alta kaj malalta tajdo: la akvosurfaco en la golfo alternas je inter 15 kaj maksimume 21 metroj. La golfa nomo devenas de la origine portugala nomigo "Rio Fondo", do "rivero profunda".
La unua priskribo de la golfo fare de eŭropanoj estas el la jaro 1604: tiujare la franca malkovristo Pierre Dugua kaj lia kartografo Samuel de Champlain nomis ĝin Baie François, do "golfo franca".