Golfo de Santandero

Golfo de Santandero
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj43° 28′ 0″ N, 3° 48′ 0″ U (mapo)43.466666666667-3.8Koordinatoj: 43° 28′ 0″ N, 3° 48′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo268,26 km² (26 826 ha) [+]
Areo268,26 km² (26 826 ha) [+]

Golfo de Santandero (Kantabrio)
Golfo de Santandero (Kantabrio)
DEC

Golfo de Santandero (Hispanio)
Golfo de Santandero (Hispanio)
DEC
Map
Golfo de Santandero
Vikimedia Komunejo:  Bahía de Santander [+]
vdr
La municipoj kolorigitaj per malhela ruĝo estas tiuj apartenantaj al la komarko de la golfo, kaj per hela ruĝo tiuj, kiujn oni kelkfoje konsideras tiaj.

La Golfo de Santandero (hispane Bahía de Santander) situas en Kantabrio kaj estas la plej granda estuaro en la norda marbordo de Hispanio, kun surfaco granda je 22,42 km² kaj larĝa je 5 km. Pro la influo de la kantabra ĉefurbo, Santandero, kaj ties aglomeraĵo, ĉirkaŭ ĝi loĝas preskaŭ duono el la tuta loĝantaro de Kantabrio, tial do sur la grundon okazas granda premo.

Antaŭ la enirejo de la golfo estas la plaĝo de El Sardinero, de kie videblas la Insulo Moŭro. Por eniri la golfon oni devas trapasi inter la Duoninsulo La Magdalena (en kies ĉirkaŭareo estas la Insulo La Torre, la Insulo Horadada) kaj la strando El Puntal, kiu estas longa terstrio el sablo kaj dunoj protektanta la trankvilajn akvojn ene de la golfo.

La originala pejzaĝo de la golfo draste ŝanĝiĝis dum la lastaj jarcentoj. Oni kalkulas, ke 50% el la praa surfaco estis ŝtopita per tero (kio sekigis vastan parton el la marĉoj) por krei paŝtejojn, pligrandigi la havenon de Santandero kaj krei industriajn, loĝejajn kaj servajn areojn (ekzemple, la flughavenon de Santandero). Nuntempe okazas kelkaj agoj por remarĉigi la plej ekologi-valorajn partojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy