Gorico | |||||
komunumo de Italio limurbo urbo dividita de landlimo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Collio - Alto Isonzo (2017-2019) | ||||
Geografia situo | 45° 56′ N, 13° 37′ O (mapo)45.93333333333313.616666666667Koordinatoj: 45° 56′ N, 13° 37′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 84 m | ||||
Areo | 41 km² | ||||
Loĝantaro | 33 506 (2023) | ||||
Loĝdenso | 812 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | listo | ||||
Najbaraj komunumoj | Brda/Collio (SLO), Farra d'Isonzo, Mossa, Nov-Gorico (SLO), San Floriano del Collio, Savogna d'Isonzo kaj Šempeter-Vrtojba/San Pietro-Vertoiba | ||||
Patrono | Sanktaj Hilario kaj Taciano | ||||
Festa tago | 12-a de julio | ||||
Nomo de loĝantoj | itale goriziani slovene Goričani friule gurizans | ||||
Poŝtkodo | 34170 | ||||
Imposta kodo | E098 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031007 | ||||
Telefona prefikso | 0481 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Gorico (itale Gorizia, slovene Gorica, germane Görz) estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, estis la adiministra centro de la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenas al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas kaj denove estas administra centro al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Fine de 2023 en la komunumo vivis 33 506 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 33 560: sekve daŭre temas pri la plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristanaj patronoj estas la sanktaj Hilario kaj Taciano, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Brda/Collio (Slovenio), Farra d'Isonzo, Mossa, Nova Gorica (Slovenio), San Floriano del Collio, Savogna d'Isonzo kaj Šempeter-Vrtojba/San Pietro-Vertoiba (Slovenio).
En 1980 la 4-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.