Gorodok (en rusa lingvo signifas "urbeto", ruse: Звенигородский городок) estas plej malnova urboparto de Zvenigorod (Moskva provinco, Rusio). Antaŭe tiel estis nomita urba kremlo (fortikaĵo) estinta ĉefa sidejo de lokaj princoj (Zvenigorod apartenis al subprinclando de Moskvo). La loko situas sur alta maldekstra bordo de rivero Moskva.
De estinta kremlo ĝis nun restis tera remparo kaj Kirko de Endormiĝo de Dipatrino — arkitektura heredaĵo de 14-a — 15-a jarcentoj.