Granda Baseno

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Granda Baseno (Maŭricio).
Granda Baseno
Geografia regiono
depresio, akvokolekta areo [+]

LandoUsono
- koordinatoj36° 34′ 43″ N, 118° 17′ 31″ U (mapo)36.5786-118.292Koordinatoj: 36° 34′ 43″ N, 118° 17′ 31″ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMonto Whitney [+]


Granda Baseno (Nevado)
Granda Baseno (Nevado)
DEC

Map
Granda Baseno
Vikimedia Komunejo:  Great Basin (United States) [+]
vdr
la nordamerikaj akvodislimoj (la Granda Baseno markita oranĝkolore)

La Granda Baseno (angle Great Basin) estas seka pejzaĝego, kiu en la okcidento de Usono situas inter la montoĉeno "Wasatch" oriente kaj la "neĝa montaro" Sierra Nevada kaj la "Kaskada" montoĉeno okcidente. La baseno kovras plurajn usonajn ŝtatojn, sed ĉefe situas en Nevado. Pli etaj partoj krome situas en Oregono, Idaho, Utaho, Arizono kaj Kalifornio. La grandega, senelflua areo kovras 540.000 kvadratajn kilometrojn kaj – por komparo – pli grandas ol ekzemple la eŭropa lando Hispanio.

La limoj de la Granda Baseno diference difiniĝas. Sub la termino Granda Baseno (angle Great Basin) mem kompreniĝas ĝenerale la areoj, kiuj kune konsistigas senelfluan areon inter la supre menciitaj montaroj. Kiel "Dezerto Granda Baseno" (angle Great Basin Desert) kompreniĝas la areo, en kiu dominas la karakteriza plantaro de la Granda Baseno. "Basin and Range" estas geologia regiono, kiu signife pli grandas ol la supre difinita baseno kaj ankaŭ inkluzivas la dezertojn Mojave kaj Sonora en Meksiko.

Situo en okcidenta Usono

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy